Jen ejo por esperantaj krucvort-enigmoj, kaj rilataj rimedoj. Mi (Kartero Williams) ŝatas krei Uson-stilajn krucvort-enigmojn, pere de redaktilo kaj propra vortlisto. Mi ludebligas ilin ĉi tie kaj mi ofte eldonigas ilin ĉe Usona Esperantisto helpe de la lingva kaj senca redaktado de ties redaktistoj. Mi ne estas aparte lerta pri krucvort-enigmoj eĉ en mia denaska lingvo. Tamen, mi elturniĝas kaj foje kreas ion pri kio mi fieras. La procedo de verkado estas en ĝi mem ĝojiga, kaj mi pensas ke aro de lingvo-ludoj devas estas valora parto de nia lingva komunumo.